kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

olivier tzaut – la tri sonoriloj كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “la tri sonoriloj” ft. olivier tzaut]

[strofo 1]
vilaĝ’ en fundo de la valo
vilaĝ’ kun nekonata nom’
kaj kie, nokte, en kabano
naskiĝis ĵus malgranda hom’
li nomiĝas paŭlo_johano
li kuŝas apud la patrin’
en preĝejo, sen akompano
jam morgaŭ oni baptos lin
sonorilo sone sonas
de kabano al kaban’
la sciigon ĝi disdonas
pri l’ naskiĝo de johan’
estas li nur eta flamo
hezitanta kaj sen fort’
lin protektu patra mano
kaj la nevenkebla amo
de patrina milda vort’
[strofo 2]
vilaĝ’ en fundo de la valo
rapide pasis jar’ post jar’
elizabet’ kaj paŭl’_johano
nun renkontiĝos ĉe l’ altar’
estas sorto de la junaĝo
kaj la decido de l’ destin’
en preĝejo de la vilaĝo
li morgaŭ edzinigos ŝin
sonoriloj sone sonas
de kabano al kaban’
la sciigon ili disdonas
pri l’ edziĝo de johan’
kaj la patro post la beno
diras per averta vort’
“en la vivo estas peno
tial amo kaj kompreno
de nun estu via fort'”

[strofo 3]
vilaĝ’ en fundo de la valo
post vivo plena de labor’
sonoras nun por paŭl_johano
vokanta voĉ’ de l’ mortohor’
nia vivo estas simila
al sorto de la kampo_flor’
dummatene vekiĝe brila
ĝi dumvespere velkas for
sonoril’ obtuze sonas
de kabano al kaban’
la sciigon ĝi disdonas
pri la morto de johan’
apud tomboj ni kliniĝos
kiam frapas nin la mort’
kaj senpove ni rezignas
ĉar, ke tiel ni finiĝas
estas la komuna sort’

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...