kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

mikaelo bronŝtejn – letero de llz كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “letero de llz” ft. mikaelo bronŝtejn]

[enkonduko]
nu, jen estis la letero de leo de beaufront
kaj vi devus informiĝi, ke la vorto “matro” en ido estas “patrino”
kaj “koldas” estas “malvarmas”
estas malgranda kurso de ido lingvo
kaj jen kion respondis nia majstro
laŭ mia opinio, lia kanto estas iom alistila

[rekantaĵo]
haj jaj_jaj_jaj_jahi
jah pa_dri_ti ti_ri ti_ri taj

[strofo 1]
aĥ, kara mia ljova de bofruno
letero via venis – jen surpriz’
imagu: mi enuas eĉ pli ol vi en nuna
senzorge putriĝinta paradiz’

[strofo 2]
je kia matro skribas vi pri “matro”?
cent jaroj pasis – samas la naiv’
vi diru ne “onklino”, diru eĉ “ondatro”
ne tio ja plej gravas en la viv’
[rekantaĵo]
haj jaj_jaj_jaj_jahi
jam pa_dri_ti ti_ri ti_ri taj

[strofo 3]
nu, mi konsentas, kara de bofrunto
ke lamas al progreso mia plant’
en la patruj’ – rusio
jam mankas, eble punkto
en kiu ne iamus esperant’

[strofo 4]
jam mia kor’ nе batas maltrankvile
el mia brusto ne plu saltas for’
sed volus mi sur tеro aperi pluvsimile
enspiri mian emon al labor’

[rekantaĵo]
haj jaj_jaj_jaj_jahi
jam pa_dri_ti ti_ri ti_ri taj

[strofo 5]
kaj vi ankoraŭ skribas, kara ljova
pri marŝo jubilea kaj pri l’ fam’
ve, en jubileado jam nenio estas nova
ĉar eĉ sejm_anoj jubileas jam
[strofo 6]
aĥ, ci, naiva mia de bofruno
en la kaldron’ komprenu vi, en fin’
ne endas fidi nun al la moderna juno
samkiel ili ne tro kredas nin

[rekantaĵo]
haj jaj_jaj_jaj_jahi
jam pa_dri_ti ti_ri ti_ri taj

[strofo 7]
adeptoj niaj rektaj kaj kuraĝaj
irantaj flanken for de nia cel’
diskutas arde, arde en kostumoj plaĝaj
ĉu sendos nun manaon la ĉiel’

[strofo 8]
nur scienculoj, prudaj kaj neprudaj
pri la problem’ babilas nun kun ŝat’
en longaj, longaj, longaj interlingvistikaj studoj
la neston modlas ĉiu kandidat’

[rekantaĵo]
haj jaj_jaj_jaj_jahi
jam pa_dri_ti ti_ri ti_ri taj
[strofo 9]
aĥ, tera viv’ – afer’ neserioza
sed tie ĉi mi trovis dum promen’
sur la nubeto ŝildon “loko por berjoza”
ĉu mi post tio restu en eden’?

[strofo 10]
forgesu pri iamaj superstiĉoj
karulo mia, ljova de bofront’
mi kredas ja, ke nepre estos ni feliĉaj
nur kune eksidonte en kaldron’

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...