kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

max roy carrouges – amerikano كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “amerikano” ft. max roy carrouges]

[strofo 1]
amerikano, frato mia, aŭskultu
la etan voĉon de l’ aliaj landetoj
ĝi alkrias cin
lasu nin trankvilaj
kaj alfaŭkos cin
sufiĉas kola_koka

[rekantaĵo]
amerikan’
amerikan’
amerikan’
kial ci koloniu nin?
kial ci malestimu nin?
[strofo 2]
amerikano, frato mia, rigardu
multe pli longe ol usono, aliloke
al la orient’
aŭ la okcidento
ja ne sola ci
alia mond’ ekzistas

[rekantaĵo]
amerikan’
amerikan’
amerikan’
iam ci retroviĝos sola
baldaŭ ci retroviĝos sola

[strofo 3]
amerikano, frato mia, ne baru
la novan vojon de l’ futura homaro
al la liberec’
kaj l’ universalismo
tial helpu nin
havi sendependecon

[rekantaĵo]
amerikan’
amerikan’
amerikan’
iam ci revenos al ni
baldaŭ ci revenos al ni
amerikan’
amerikan’
amerikan’

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...