kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

martin & la talpoj – vestiĝoj كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “vestiĝoj” ft. martin & la talpoj]

[strofo 1]
jen disfalis sen avert’
via granda amo
mond’ ŝirita de malcert’
estas ne la samo
nun vi vidas sen esper’
maron de malfamo
fremdan mondon sen koher’

[strofo 2]
laŭ la kantoj estas am’
plej potenca forto
sed estingiĝas ĝia flam’
pro nur misa vorto
nur sekundo post la glor’
humiliga sorto
kaj la brilo estas for

[rekantaĵo]
post la granda plor’
post paniko, post angor’
post la perdo de orita sintrompem’
restos vi mem
restos vi mem
[strofo 3]
via am’ ne estis kaŭz’
de la mondturniĝo
ĝi pludaŭras sen eĉ paŭz’
kun aŭ sen prestiĝo
ringo kaj fotofoli’
estas nun vestiĝoj
de pereinta imperi’

[rekantaĵo]
post la granda plor’
post paniko, post angor’
post la perdo de orita sintrompem’
restos vi mem
restos vi mem
restos vi mem

[rekantaĵo]
post la granda plor’
post paniko, post angor’
post la perdo de orita sintrompem’
restos vi mem
restos vi mem
restos vi mem

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...