kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

martin & la talpoj – rebeka كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “rebeka” ft. martin & la talpoj]

[strofo 1]
rebeka loĝis en la suda urbopart’
ŝi okupiĝis pri muziko kaj pri art’
kaj ŝi eĉ mem ne sciis
kial la koro kriis
“malbonfart'”

[strofo 2]
rebeka havis geamikojn ĉie ajn
kvankam ŝi sciis, ke rilatoj estas ŝajn’
nenio iam restas
kaj la rezulto estas
nur malgajn’

[rekantaĵo]
sed en la sonĝoj
ŝi ŝvebis super strato kaj tegment’
jes en la sonĝoj
ŝi dancis kun senpezo en la vent’

[instrumenta]

[strofo 3]
rebeka sidis en krepusko sub ĉiel’
kaj supre brilis sola la vespera stel’
la vino bone gustis
kaj varma vento fl_stris
en orel’
[rekantaĵo]
kaj en la sonĝoj
ŝi ŝvebis supеr strato kaj tegment’
jes еn la sonĝoj
ŝi dancis kun senpezo en la vent’

[instrumenta]

[strofo 4]
la aŭtoj brilis kiel perloj de arĝent’
kiam ŝi staris malfrunokte sur tegment’
nenio ŝin retenis
kaj eble fine venis
la moment’

[rekantaĵo]
kaj en la sonĝoj
ŝi ŝvebas super strato kaj tegment’
jes en la sonĝoj
ŝi dancas kun senpezo en la vent’

[rekantaĵo]
jes en la sonĝoj
ŝi ŝvebas super strato kaj tegment’
jes en la sonĝoj
ŝi dancas kun senpezo en la vent’
[rekantaĵo]
jes en la sonĝoj
ŝi ŝvebas super strato kaj tegment’
jes en la sonĝoj
ŝi dancas kun senpezo en la vent’

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...