kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

martin & la talpoj – pli ol nenio كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “pli ol nenio” ft. martin & la talpoj]

[strofo 1]
petro iris for
kun rompita kor’
al ajna eksterlando

[strofo 2]
por instigi sin
ebriigi sin
per malmultkosta brando

[strofo 3]
nova freŝa paĝ’
urboj kaj pejzaĝ’
ŝanĝiĝis laŭ la fervojo

[strofo 4]
kaj postlasis li
je ĉiu trajnstaci’
pecon de sia malĝojo

[strofo 5]
al trinkeja strat’
por bona rezultat’
li sciis kion fari
[strofo 6]
kaj ĉi trinkbufed’
kun glas’ kaj cigared’
li povis sin prepari

[strofo 7]
plena je inspir’
kaj vivoeliksir’
sekvis li la regulojn

[strofo 8]
kaj faligis sin
kvazaŭ laŭ destin’
en malhelajn okulojn

[strofo 9]
kara aŭskultant’
ĉu pro lia vant’
nun venu moralaĵo?

[strofo 10]
ke li iru re
ke la solvo ne
kaŝiĝas sub korsaĵo?

[strofo 11]
sed eble post monat’
de ĝojosurogat’
silentiĝis la krio
[strofo 12]
ne pro memkompren’
sed tiu eta ben’
estas pli ol nenio

[eliro]
pli ol nenio
pli ol nenio
pli ol nenio
pli ol nenio
pli ol nenio
pli ol nenio
pli ol nenio
pli ol nenio
pli ol nenio

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...