kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

martin & la talpoj – la vero كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “la vero” ft. martin & la talpoj]

[strofo 1]
vi sidas rande de la lit’
kun kartodom’ kiel apogo
la vortoj gutas kun hezit’
kaj sonas jam kiel mensogo

[antaŭrekantaĵo]
sed nia fid’ ne estu tro fragila vaz’
kaj mankas grava fraz’ en la dekalogo

[rekantaĵo]
la vero ne direndas ĉiam
ne grandas la problem’
promesu nur, ke vi neniam
mensogos al vi mem

[strofo 2]
ĉu parolado aŭ silent’
decidu mem pri via limo
post tro da vero venos pent’
kaj malveret’ ne estas krimo

[antaŭrekantaĵo]
mensog’ ne ĉiam estu kaŭzo de indigno
ĝi foje estas signo de estimo
[rekantaĵo]
la vero ne direndas ĉiam
ne grandas la problem’
promesu nur, ke vi neniam
mensogos al vi mem

[ponto]
mensogu al mi
mensogu se la vero tro komplikas
mensogu al mi
mensogu se teneron vi aplikas

[rekantaĵo]
la vero ne direndas ĉiam
ne grandas la problem’
promesu nur, ke vi neniam
mensogos al vi mem

[rekantaĵo]
la vero ne direndas ĉiam
ne grandas la problem’
promesu nur, ke vi neniam
mensogos al vi mem

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...