martin & la talpoj – ĉiuj en la mondo كلمات اغاني
[teksto de “ĉiuj en la mondo” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
mi legis en la gazeto
pri tre stranga okazaĵ’
rivelo de fisekreto
sono de ŝtelira paŝ’
[antaŭrekantaĵo]
vagabondo en la granda kastel’
kaj diablo en la ĉiel’
mi legis en la gazeto
[rekantaĵo]
kaj temas pri mi, temas pri vi
temas pri nia kara viv’
temas pri ŝi, kaj temas pri li
temas pri ĉiuj en la mondo
ĉiuj en la mondo
[strofo 2]
mi legis en la ĵurnalo
pri alia granda ŝok’
forigo de la vualo
fino de la orepok’
[antaŭrekantaĵo]
kamarado, ĉu vi dormis ĝis nun?
mi bedaŭras, estas aŭtun’
mi legis en la ĵurnalo
[rekantaĵo]
kaj temas pri mi, temas pri vi
temas pri nia kara viv’
temas pri ŝi, kaj temas pri li
temas pri ĉiuj en la mondo
ĉiuj en la mondo
[postrekantaĵo]
vortoj falas kiel pluv’
savu nin de la diluv’
[strofo 3]
mi legis en la gazeto
pri tre stranga okazaĵ’
rivelo de fisekreto
sono de ŝtelira paŝ’
[antaŭrekantaĵo]
kamarado, ĉu vi dormis ĝis nun?
mi bedaŭras, estas aŭtun’
mi legis en la ĵurnalo
[rekantaĵo]
kaj temas pri mi, temas pri vi
temas pri nia kara viv’
temas pri ŝi, kaj temas pri li
temas pri ĉiuj en la mondo
ĉiuj en la mondo
ĉiuj en la mondo
كلمات أغنية عشوائية
- acappella › acappella – peace be still كلمات اغاني
- acappella › acappella – for the lost كلمات اغاني
- acappella › acappella – we bow down كلمات اغاني
- acappella › acappella – his righteousness كلمات اغاني
- acappella › acappella – there is no other كلمات اغاني
- acappella › acappella – mountain top كلمات اغاني
- acappella › acappella – special delivery كلمات اغاني
- acappella › acappella – sanctify my heart كلمات اغاني
- acappella › acappella – special kind of love كلمات اغاني
- acappella › acappella – in the sweet by and by كلمات اغاني