kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

manŭel (ita) – la lamento de la tero كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “la lamento de la tero” ft. manŭel]

[strofo 1]
ĉu vi ne aŭdas, pli kaj pli laŭtan, la lamenton de la tero
ĉar la teruraj klimatoŝanĝoj frenezigas l’ atmosferon?
polucio, sekeco, inundoj plukreskigas la mondan mizeron
iam vivis ni en edeno, sed ĝi similas jam nun inferon

[strofo 2]
al kiu pensas, ke mi troigas kaj min taksas pesimisto
mi diras: “vidu, de katastrofoj, kiom longas jam la listo”
ĉu ni restu pasivaj spektantoj, ĉu atendu ni la mondofinon?
ni malfermu, do, la okulojn! ni preterpasis jam nun la limon

[strofo 3]
estas horo, ke ni veku nian koron, tempo, ke ni formu fratecan rondon
kaj kunigu niajn fortojn por lukti cele al la savo de nia mondo
estas devo, ke ni venku l’ egoismon, ne plu celu nur la personan bonon
kaj, laŭ kolektiva plano, kunlaboru ni por la bonfarto dе ĉiu h0m_

[instrumenta]

[strofo 4]
mi al vi min turnas kaj vin petegas, potenculoj dе la mondo
“ĉesigu l’ kriman ekspluatadon de aero, akvo, grundo”
simple, mi volus vivi en lokoj, kie plantoj kreskas sen venenoj
kaj videblas bluaj ĉieloj liberaj de naŭzaj fumkurtenoj
[strofo 5]
do, ni agu kvazaŭ taĉment’ milita por konvinki ĉiujn politikistojn
ke ilia ĉefa tasko ja estas plibonigi de l’ homaro l’ ekziston
kaj, ke nur la kunpartigo de l’ riĉaĵoj garantios la forigon de militoj
potenculoj de la mondo, respondecos vi, de l’ historio la prijuĝitoj
potenculoj de la mondo, potenculoj, estos vi de l’ historio la prijuĝitoj

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...