kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

manŭel (ita) – animo mia كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “animo mia” ft. manŭel]

[strofo 1]
nudpiede, ŝi paŝadis sur la stratoj
la mondon rigardante kun defio
por enkateni virojn apud sin
min vidis, kvazaŭ ombro sekvis min

[strofo 2]
enkore havis ŝi mevoflugadojn
surkorpe signojn de akra sufer’
en la okuloj timon pri l’ morgaŭo
naive, mi enamiĝis kun sincer’
[strofo 3]
kutimis dormi ŝi ĉe mia flanko
spirado ŝia fandiĝis kun la mia
vestaĵoj ŝiaj nun restas en la ŝranko
ankoraŭ ŝvebas la parfumo ŝia

[rekantaĵo]
animo mia, revenu vian hejmon
mi vin atendos ĝis mi havos vivoemon
animo mia, en nia dormoĉambro
la lito restas same kiel vi lasis ĝin

[strofo 4]
mi volus koni nur kie nun vi estas
ĉu trovis amon vi pli veran ol mi
ĉu, nokte, ankoraŭ vi malvarmon sentas
ĉu frizmanieron eble ŝanĝis vi

[rekantaĵo]
animo mia, revenu vian hejmon
mi vin atendos ĝis mi havos vivoemon
animo mia, en nia dormoĉambro
la lito restas same kiel vi lasis ĝin

[rekantaĵo]
animo mia, revenu vian hejmon
atendos mi ĝis elĉerpiĝos mia forto
animo mia, en nia dormoĉambro
la lito restas same kiel vi lasis ĝin

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...