kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

kore (fra) – stelo كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “stelo” ft. kore]

[strofo 1]
nombris mi stelojn proksime de la lun’
vidis mi helon, sendube vian lumon
verda gvidsigno celanta nian koron
anima enigmo fortiganta ĉies memoron

[strofo 2]
kiel serĉkandelo por festtaga kuko
ne estingeblas flam’ via por nia lukto
kortuŝe restos al ni via ridet’, ho!
kiun havis vi kaj igis nin kvieta
[rekantaĵo]
ho! nin aldiru – kion plu scias vi
ĉar postbriletis etaj lumoj de vi
ho! nin aldiru – ĉu bone fartas vi
ne foru, suferis ni morn_silenton de vi

[instrumenta]

[strofo 3]
ĉu samideanoj post_iras sur la stelo
kiun per sloganoj vi konstruis en nia ĉielo?
pri vi ĉiuj memoras en silenta am’, ho!
amikino, mankas vortoj ĉar foriris vi por ĉiam

[rekantaĵo]
ho! nin aldiru – kion plu scias vi
ĉar postbriletis etaj lumoj de vi
ho! nin aldiru – ĉu bone fartas vi
ne foru, suferis ni morn_silenton de vi

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...