kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

kajto – mi memoras كلمات اغاني

Loading...

[tekstoj de “mi memoras”]

mi memoras, ke mi atendis kiel knabo
la revenon hejmen de mia patro
por labori kun plezuro
aĉetis mi paperon, lignon kaj la ŝnuron
por fari kajton

mi memoras, ke me konstruis kiel knabo
tre belan kajton kun mia patro
mi rigardis lin kun varma sento
li ĝoja kriis kiam venis bona vento
por nia kajto

mi memoras, ke la ĉielo estis plena
de multaj kajtoj tutkoloraj
kaj centoj da infanoj kune ludis
kaj tutajn tagojn ege sin amuzis
per sia kajto

mi memoras, ke mi ne komprenis kiel knabo
ke ne plu vidiĝis iun tagon
paperaj birdoj memfaritaj
ni restis hejme tute surprizitaj
kun nia kajto

mi memoras ke bruaj feraj birdoj
mortigis nian tutan ĝojon
timigaj militaj ĉasaviadiloj
estis ĝenataj de infanoj amuziloj

niaj kajtoj
niaj kajtoj
niaj kajtoj
niaj kajtoj

(x3)
se kajto estas tiel minaca
ĝi servu kiel armilo paca

(x4)
(do) mi petas al ĉiuj infanoj de la tero
fari multajn birdojn el papero
por forpeli aermilitilojn
ni kovru la ĉielon per pacarmiloj
niaj kajtoj

niaj kajtoj
niaj kajtoj
niaj kajtoj
niaj kajtoj

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...