kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

kajto – melankolia trajnkanzono كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “melankolia trajnkanzono” ft. kajto]

[strofo 1]
1998: turneo en usono
post koncerto, dum la nokt’, kunsidi, babili sur la gazono
daŭre en la malproksim’, ŝarĝ_vagonaraj sonoj
kontinue atingas nin melankoliaj trajn_kanzonoj
mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj
gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj
mi revas pri la planko kie sidas en krepusko
vagabondaj muzikantoj: woody guthrie, cisco houston
[strofo 2]
1998: turneo en usono
veturante de lok’ al lok’, ĉiutage alia koncert_salono
dum kvaronhor’ antaŭ barilbrak’ en novjorka regiono
preterveturas sur la trak’, vagono post vagono post vagono
mi pensas pri la trako de la forirpunkt’ ĝis la fino
mi pensas pri la kurso, pri de la trajno la destino
mi revas pri la ebleco por kunkanti kaj kunludi
vojaĝante al libereco kun cisco kaj kun woody

[strofo 3]
1998: turneo en usono (usono)
de tiam, lokomotiva vok’ min plaĉas kiel ĉiela sono
rеvanta pri de la trajn_fajfil’, la akordo de la tri tonoj (akordo de la tri tonoj)
ankoraŭ ĉiam atingas min mеlankoliaj trajn_kanzonoj

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...