kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

jomo (fra) – pli frua pollando كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “pli frua pollando” ft. jomo]

[strofo 1]
el la vagon’ mi vidas neĝon forblovitan per la vent’
sur la kampar’ dikiĝas mole la mantelo de arĝent’
jam unu horon post forvetur’ de varsovi’
blankas arbar’, imagu vi

tremas betul’, fermas okulojn la dometo por vesper’
iom da lum’ briletas for inter la ligna barier’
alvenas nokt’ kaj nun revenas al la pens’
en mia rev’, al mia mens’
[rekantaĵo]
la vilaĝoj, la pejzaĝoj
la kandela lumo
la koloro, la odoro
de la karba fumo

ĉirkaŭ ĥatoj, nur la stratoj
pacaj sen trafiko
bolko, lolko, kaj la polko
vizit’ de amik’

[strofo 2]
jen la somer’, laŭ la vojetoj mi promenas en vilaĝ’
sunfloro altas, alvenos vintro sed jam pretas la furaĝ’
de la ĝarden’ jen min salutas kamparan’
mi respondgestas per la man’

malnova dom’ verŝajne venas eĉ de la rajmonta verk’
sur la tegment’ dancas la ombro de la branĉoj de la kverk’
forflugas gru’ kaj nun revenas al la pens’
en mia rev’, al mia mens’

[rekantaĵo]
la vilaĝoj, la pejzaĝoj
la kandela lumo
la koloro, la odoro
de la karba fumo
ĉirkaŭ ĥatoj, nur la stratoj
pacaj sen trafiko
bolko, lolko, kaj la polko
vizit’ de amiko

lakttrinkejoj kaj minejoj
la dimanĉaj kukoj
la tirbestoj, vilaĝfestoj
la brodataj tukoj

la tendaroj, la gitaroj
ŝtata propagando
la sabato en fiato
de tiama pollando

[eliro]
voj voj_voj voj
voj voj_voj voj
voj voj_vaj vaj vaj vaj

voj vaj_vaj vaj
vaj vaj_vaj vaj
voj voj_vaj vaj vaj vaj

voj voj_voj voj
voj voj_voj voj
voj voj_voj voj voj voj
voj voj_vaj vaj
vaj voj_vaj vaj
vaj vaj_vaj vaj vaj

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...