ĵak le puil – murdokonfeso كلمات اغاني
[teksto de “murdokonfeso” ft. ĵak le puil]
[enkonduko]
h0m_j pacaj foje ekkoleras
pro senĝena ludo
de aliaj, kiuj proliferas
ĝis tro granda trudo
[strofo 1]
tiam tre, belis tre mia viv’
ĝis, verŝajne pro promenmotiv’
ĝi eniris kun la pala sun’
iun tagon de fruaŭtun’
nesto mia ĝis nun por ripoz’
iĝis nur ujo de fiĥaos’
ĝi rigardis ho ve sen kompat’
ĉie nun estis for la privat’
ĉiujn librojn de l’ bibliotek’
ĝi tuŝetis sed nur por inspekt’
kaj neniam ja estis malferm’
pri kovriloj do estis la lern’
ne plu solis mi eĉ dum minut’
ade ŝvebis nur la persekut’
kio ja nervozigis min plej
estis sekvo eĉ en necesej’
nokte kiam mi celis al dorm’
por la h0m_ jen deviga norm’
por min spiti je la maksimum’
koketadis ĝi per forta zum’
malbonŝance dum la tuta tag’
ne ‘stas dubo en mia imag’
dum laboradis mi ĝis la sven’
ĝi ripozis sur seĝ’ ĉe l’ kamen’
vintre mi ja ne eltenis plu
ĝin frapadis mi kun granda ĝu’
certe temis pri sadisminklin’
frapis mi kaj mi mortigis ĝin
[eliro]
sed liberas mi sen eĉ angor’
kaj dormadas mi kun paca kor’
nur rideto ‘stas nun mia buŝ’
ĉar spitanto jes ja estis muŝ’
كلمات أغنية عشوائية
- the smashing pumpkins › the smashing pumpkins – disarm (original demo) كلمات اغاني
- king gizzard the lizard wizard › king gizzard & the lizard wizard – superbug كلمات اغاني
- mastodonrare › mastodonrare – doin’ my thing كلمات اغاني
- sarob › sarob. – the up. كلمات اغاني
- keyo › keyo – 3 reyes كلمات اغاني
- martin tungevaag › martin tungevaag – dystopia 2012 كلمات اغاني
- petite league › petite league – raspberry seeds كلمات اغاني
- faccao central › facção central – ti peço permissão كلمات اغاني
- alberte › alberte – tænder på et kys كلمات اغاني
- sharon shannon › sharon shannon – a man of constant sorrow كلمات اغاني