kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

jacques yvart – milito كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “milito” ft. jacques yvart]

[strofo 1]
pro la sukceso de l’ detaloj
pri eĉ plej etaj la bataloj
povus ni ja dedukti mem
pri la bravula militem’

[rekantaĵo]
milit’, en ver’
jen ŝvit_afer’
ho kia viv’
sed ĉe la fino
bela destin’
nia pluviv’
[strofo 2]
kian tremegon al ni donas
en kinej’ kiam laŭtkanonas
estis malsame ja sen dub’
meze de la batal_inkub’

[rekantaĵo]
milit’, en ver’
jen ŝvit_afer’
ho kia viv’
sed ĉe la fino
bela destin’
nia pluviv’

[strofo 3]
“iru, infanoj de l’ patrio”
laŭtas ja nia kantokrio
sed diras vi: “jam iru nun!”
kaj ĝi nin ĝenas kiel pun’

[rekantaĵo]
milit’, en ver’
jen ŝvit_afer’
ho kia viv’
sed ĉe la fino
bela destin’
nia pluviv’
[strofo 4]
ŝatas ni la militparadojn
ili stimulas korbatadojn
sed tuj malsamas la rakont’
kiam proksimas ni de front’

[rekantaĵo]
milit’, en ver’
jen ŝvit_afer’
ho kia viv’
sed ĉe la fino
bela destin’
nia pluviv’

[strofo 5]
la uniformojn kaj la botojn
la tunikojn kaj la kapotojn
surmetas ni kun mod_aprec’
kun plezureg’ dum civilec’

[rekantaĵo]
milit’, en ver’
jen ŝvit_afer’
ho kia viv’
sed ĉe la fino
bela destin’
nia pluviv’
[strofo 6]
pro la sukceso de l’ detaloj
pri eĉ plej etaj la bataloj
povus ni ja dedukti mem
pri la bravula militem’

[rekantaĵo]
milit’, en ver’
jen ŝvit_afer’
ho kia viv’
sed ĉe la fino
bela destin’
nia pluviv’
bela destin’
nia pluviv’

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...