jacques yvart – magelanoj de l’ universo (kanzono) كلمات اغاني
[teksto de “magelanoj de l’ universo (kanzono)” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
l’ universo ja sen limas, ekster la imag’
krom en revoj kiuj lulas
nur poetoj veron tuŝas, sed kun forta pag’
ĉar la vero ilin ekbrulas
[strofo 2]
rakedoj jam nun eksmodas, restas sen kompens’
sur pikil’ de la rozo de vent’
kaj baldaŭ vojaĝos vi rapide pli ol pens’
mastro de l’ sp_co kaj de l’ temp’
[rekantaĵo]
magelanoj de l’ univers’
kurieroj de la ter’
ĉu aŭdos vi mian preĝon?
ĉu portos vi la pacon?
ĉu portos vi militon?
magelanoj de l’ univers’
[strofo 3]
de esplorad’ al konkero, kun dio kaj la leĝ’
ja detalo en nia kroniko
kaj oni detruis, rabis, pendumis nome de la reĝ’
kaj ankaŭ nome de l’ respubliko
[strofo 4]
ho vi la vojaĝontoj sur ŝipoj el kristal’
portataj de fluoj malcertaj
ĉu lasos vi la armilojn for en _rs_nal’?
ĉu vi tiam estos pacemaj?
[rekantaĵo]
magelanoj de l’ univers’
kurieroj de la ter’
ĉu aŭdos vi mian preĝon?
ĉu portos vi la pacon?
ĉu portos vi militon?
magelanoj de l’ univers’
ĉu portos vi la pacon?
ĉu portos vi militon?
magelanoj de l’ univers’
كلمات أغنية عشوائية
- peppa pig › peppa pig – birdy birdy woof woof كلمات اغاني
- luckyeffe › luckyeffe – attacchiamoci ai lati كلمات اغاني
- kimiesha jones › kimiesha jones – holy spirit كلمات اغاني
- owen otto › owen otto – ghosts are running كلمات اغاني
- lolo zouai › lolo zouaï – galipette (traducción al español) كلمات اغاني
- vrss › vrss – level up! كلمات اغاني
- help me plyz › help me plyz – kapera no hikari كلمات اغاني
- zeron › zerøn – mareao كلمات اغاني
- big sky › big sky – skin deep كلمات اغاني
- ninethie › ninethie – ego legem كلمات اغاني