kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

jacques yvart – la marista amo كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “la marista amo” ft. jacques yvart]

[strofo 1]
vivas en miniatur’
en mallonga, eta am’
sama ĝoj’, sama terur’
kiel en am’ por ĉiam

[strofo 2]
jen la sort’ de la maristo
kaj de lia karulin’
koketado, tuja kis’
sekvas la korp’ – paradiz’
[strofo 3]
eta ĝoj’ kaj eta ĝen’
la forir’ kaj la reven’
eta am’: vivas en ĝi
granda amo kaj pasi’

[strofo 4]
ridoj kaj kiso_amas’
sur la mamoj, sur la naz’
sur harar’ kaj sur la buŝ’
varme sentita kortuŝ’

[strofo 5]
dum la tag’ oftas amor’
plilongiĝas ĉiu hor’
dum la tag’ vagas la sent’
kontent’, malkontent’, kontent’

[strofo 6]
ĉirkaŭ lito la odor’
de la gudro kaj de amor’
tamen en ĝoja anim’
regas jam ankaŭ la tim’

[strofo 7]
ni ne perdu tempon nun
tamen ni, eĉ dum amor’
pensas daŭre pri aŭror’
kia ĝen’ kaj misfortun’
[strofo 8]
jen la sort’ de la maristo
kaj de lia karulin’
dum pasio frapos la tristo
velkos la amo_kulmin’

[violonsoloo]

[strofo 9]
misefikas tiu hast’
ĉar la tempo fluas for
farĉi ĝin per vanta malĉast’
ne funkcias. sed laŭ kor’

[strofo 10]
sama ĝoj’, sama terur’
kiel en am’ por ĉiam
vivas en miniatur’
en eta, mallonga am’

[strofo 11]
tranĉas sento de amar’
ke por marist’ sur la mar’
la dolor’ estas la sam’
por eta kaj granda am’

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...