kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

jacques yvart – la invito por vojaĝo كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “la invito por vojaĝo” ft. jacques yvart]

[strofo 1]
filin_fratineto
sonĝu pri kvieto
kunvivi en for’ azila
kaj ami sen zorgo
nur ami ĝis morto
en lando al vi simila
tra ĉiel_vualo
la suno per palo
revigus min pri la ĉarmoj
de via okulo
perfida, kun brulo
mistera, pro lum’ tra larmoj
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’

[strofo 2]
la meblojn ĉe l’ muro
briligus poluro
de jaroj en nia ĉambro
miksiĝus odoroj
de raraj sud_floroj
al la svaga spir’ de l’ ambro
ornam’ en abundo
speguloj sen fundo
la pomp’ oriente sorĉa
en ĉio al koro
parolus sonoro
de l’ patra pralingvo dolĉa

[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
[strofo 3]
sur ĉiu k_n_lo
jen dormas ĝangalo
de ŝipoj kun mar_vagemo
por esti la iloj
de viaj deziroj
alvenis de l’ mond_ekstremo
ĉe suno_subfalo
vestiĝas al valo
al la tuta urb’, al ondo
hiacinto kaj oro
ekdormas en gloro
de varma lum_klar’ la mondo

[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...