ĝanfranko – ŝpinu la lanon كلمات اغاني
[teksto de “ŝpinu la lanon” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
en milito de valŭa’
de brian’ la grafo mortis
ĉu li estis ulo brava
ni ne scias, ne jam certe
sed grafino forlasita
bedaŭrante lian morton
dum jarcentoj kaj jarmiloj
ŝi ploradis sian sorton
[rekantaĵo]
ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
kredu ankoraŭ ke li revenos
libro de dolĉaj sonĝoj de l’ koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro
[gitarsoloo]
[strofo 2]
jam centope kaj milope
nun revenas la arme’
al familioj ili alvenas
al la urb’ kaj al sia ej’
sed grafino forlasita
ne retrovos sian amon
kaj la koron ne varmigos
de l’ kamen’ la granda flamo
[rekantaĵo]
ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
kredu ankoraŭ ke li revenos
libro de dolĉaj sonĝoj de l’ koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro
[gitarsoloo]
you might also like
[strofo 3]
kavaliro en batalo
vi ne konas malkuraĝon
estu akra via glavo
kaj fiera la vizaĝo
al sturmanta malamiko
estu trafa kontraŭstaro
vin atеndas malpacience
ŝi malantaŭ la remparo
[rekantaĵo]
ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
krеdu ankoraŭ ke li revenos
libro de dolĉaj sonĝoj de l’ koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro
[rekantaĵo]
ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
kredu ankoraŭ ke li revenos
libro de dolĉaj sonĝoj de l’ koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro
كلمات أغنية عشوائية
- djaany › djaany – grime 101 كلمات اغاني
- lo cor de la plana › lo còr de la plana – sant trofima كلمات اغاني
- julian le play › julian le play – das sind die nächte كلمات اغاني
- obsimo › obsimo – seito كلمات اغاني
- deadboy2100 › deadboy2100 – runtz كلمات اغاني
- cloudy nueve › cloudy nueve – addicted كلمات اغاني
- madonna › madonna – living for love (thrill remix) كلمات اغاني
- solence › solence – speechless كلمات اغاني
- carla the poet › carla the poet – insecure كلمات اغاني
- ostan stars › ostan stars – kirubayin kadaley – benny joshua كلمات اغاني