duo espera – kun helpo de dio (with god on our side) كلمات اغاني
[teksto de “kun helpo de dio” ft. duo espera]
[strofo 1]
mia nomo ne gravas
mia aĝo malpli
el la mez_okcidento
de uson’ venas mi
obei la leĝojn
oni diris al mi
kaj ke certas la lando
pri helpo de di’
[strofo 2]
historio rakontas
per plej simpla vort’
ke soldatoj atakis
indianojn ĝis mort’
la soldatoj pafadis
miloj mortis, kaj pli
estis juna la lando
kaj helpis ĝin di’
[gitarsoloo]
[strofo 3]
la militon hispanan
venkis ni kun merit’
sed poste ĝin sekvis
la civila milit’
la nomojn heroajn
memorigi devis mi
ili havis pafilojn
kaj helpon de di’
[strofo 4]
mondmilito unua
alvenis sen ĝen’
sed kial’ de milito
restas ekster kompren’
mi ĝin lernis akcepti
kun ĝoja ebri’
ni ne nombras mortintojn
se helpis nin di’
[gitarsoloo]
[strofo 5]
post la fino de l’ dua
al ni mankis fortik’
do, nun la germano
estas ĉеfa amik’
kiu murdis milionojn
en forna furi’
la germanoj nun ĝuas
ankaŭ helpon de di’
[strofo 6]
mi lеrnis ke estus
malamiko la rus’
kiel antaŭ nelonge
tiu estis la prus’
malamo kaj timo
estas jam tradici’
mi ĝin brave akceptas
kun helpo de di’
kun helpo de di’
[strofo 7]
nun ni havas armilon
kun potenc’ de kemi’
kiam estos okazo
do ĝin uzos ni
premu unu butonon
kaj jen fino por ni
ne demandu ĉu certas
mi pri amo de di’
كلمات أغنية عشوائية
- daniel odonnell › daniel o’donnell – beyond the rainbow’s end كلمات اغاني
- under lover › under lover – 醉紅顏 كلمات اغاني
- tara › tara – day and night كلمات اغاني
- j metro › j metro – slow motion كلمات اغاني
- 人間椅子 › 人間椅子 – 侵略者(インベーダー) كلمات اغاني
- various artists › various artists – solo importas tu كلمات اغاني
- cie richenson › cie richenson – la corrida كلمات اغاني
- david archuleta › david archuleta – the prayer كلمات اغاني
- guantanamo groove › guantánamo groove – o dono كلمات اغاني
- calvin harris › calvin harris – lets go كلمات اغاني