kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

clarence bicknell – patro nia, ni alvenis كلمات اغاني

Loading...

[teksto de “patro nia, ni alvenis” ft. clarence bicknell]

[strofo 1]
patro nia! ni alvenis
trans la lando, trans la mar’
kaj per unu lingvo laŭdas
vin, la patron de l’ homar’

[strofo 2]
la espero por frateco
estis la gvidanta stel’
la finiĝo de malpacoj
estas nia sankta cel’
[strofo 3]
ekrompiĝas nun l’ antikva
interhoma barikad’
nin kunligas unu ilo
sama lingva parolad’

[strofo 4]
patro! ankaŭ niajn korojn
ligu kune pli kaj pli
por ke ni frataro iĝu
unu vera famili’

[strofo 5]
nun donacu vian benon
al ni kaj al nia cel’
ĝis l’ espero nia sankta
plenumiĝos en ĉiel’

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...