kalimah.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

valentina cancino - ami lyrics

Loading...

[teksto de “ami” ft. valentina cancino]

[strofo 1]
ami estas stari
mano_en_mane
antaŭ la vivo
kune kun vi

ami estas manĝi
ĉe sama tablo
la ĉiutagan panon
kune kun vi
[rekantaĵo]
sed vi silentas, ne vidas min
kaj miaj vortoj afliktas vin
sed vi silentas, ne vidas min
ĉar vi ne amas, vi ne amas min

[strofo 2]
ami estas danci
en somera pluvo
kun nudaj piedoj
kune kun vi

ami estas sperti
pli feliĉajn tagojn
en malfruaj noktoj
kune kun vi

[rekantaĵo]
sed vi silentas, ne vidas min
kaj miaj vortoj afliktas vin
sed vi silentas, ne vidas min
ĉar vi ne amas, vi ne amas min

[strofo 3]
ami estas revi
aŭdacajn revojn
en trankvilaj tagoj
kune kun vi
ami estas kanti
en ĉiu vespero
kanti tiun kanton
kune kun vi

[rekantaĵo]
sed vi silentas, ne vidas min
kaj miaj vortoj afliktas vin
sed vi silentas, ne vidas min
ĉar vi ne amas, vi ne amas min

كلمات أغنية عشوائية

اهم الاغاني لهذا الاسبوع

Loading...