mikaelo bronŝtejn - enigmo lyrics
[teksto de “enigmo” ft. mikaelo bronŝtejn]
[enkonduko]
tiun ĉi kanton publikigis ĵak le puil en sia ajnista “la kancerkliniko”
mi dankas lin, kaj mi faris por li kelkajn kantojn speciale
unu el ili estas “enigmo”
[strofo 1]
dum por kamen’ sekiĝas ligno
amikoj, jen por vi enigmo
divenu l’ h0m_n, kiun, certe konas ĉiu
tra tuta mondo kaj apude, en francio
[strofo 2]
sed ne rapidu krii tuj kun ĝojesprimo
ĉar estas tute ne milojeviĉ, nek simo
posedas li aktoran ŝikon
ensorĉas li eĉ la publikon
[strofo 3]
se li similas iom al baŝibuzuko
ĝi estas nur pro ebla perdo de hartuko
kaj mi preferas, ke respondu li persone
ĉu li ne povas kabaredi barlastone
[strofo 4]
se ŝatas vi kulturan flikon
do, lеgu tuj “kancerklinikon”
sendube post lеgado vi divenos certe
ke ne redaktas li l’ revuon istvanertle
[strofo 5]
al kiu do similas tiu ĉi barbulo?
nu, eble nur al “monatan”, stefan maulo
klarigu mi por bonefiko
ke z_rg_s li pri politiko
[strofo 6]
do, se en moskvo foje nun aperas pano
ĉu ne pro tio, ke li zorgis ne en vano?
sed mi aldonu por eviti la mistrovon
similas li nek jelcin, eĉ ne gorbaĉov_on
[strofo 7]
en la kamen’ jam fajro brilas
esperantuj’ eklepuilas
kaj vi meritas, certe, laŭdon kaj gratulon
se vi rekonis tiun ĉi danĝeran ulon
[strofo 8]
de pont_aven ĝis varsovi’ – aplaŭdo – klako
por la admiraj kantoj de la frato ĵako
كلمات أغنية عشوائية
- tua - femme fatale lyrics
- chelion - prueba de amor lyrics
- bart baker - hangover (parody) lyrics
- hollywood hank - hiv prototyp lyrics
- miguel poveda - y yo que culpa tengo lyrics
- al-gear - intro (wieder mal angeklagt) lyrics
- cherry brown - たきし (takishi) lyrics
- sufjan stevens - vito's ordination song lyrics
- criolo e barrerito - laço de amor lyrics
- les 10' - 22 ans lyrics