
martin & la talpoj - sub la ponto كلمات أغنية
[teksto de “sub la ponto” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
saluton kara, estas mi
ĉu vi ankoraŭ estas veka?
mi sidas sola tie ĉi
duono post la deka
ĉiam mi scivolas pri
via vivrak_nt_
venu kaj mi montros al vi
la trinkejon sub la ponto
[rekantaĵo]
da ĝojo, kaj melankoli’
mi volas pli, mi volas pli
da varmaj noktoj de juli’
mi volas pli, mi volas pli
[strofo 2]
vi regalu per rakont’
mi regalos per biero
kaj ni trinkos el la font’
de inspiro kaj de klero
kun ĉio kvazaŭ halucin’
en la nokto brila
ni por momento trompos nin
ke la viv’ estas facila
[rekantaĵo]
da ĝojo, kaj melankoli’
mi volas pli, mi volas pli
da varmaj noktoj de juli’
mi volas pli, mi volas pli
[gitarsoloo]
[strofo 3]
venu kara por renkont’
dum la noktoj helas
en la trinkejo sub la pont’
la vivo belas
[rekantaĵo]
da ĝojo, kaj melankoli’
mi volas pli, mi volas pli
da varmaj noktoj de juli’
mi volas pli, mi volas pli
[eliro]
saluton kara, estas mi
ĉu vi ankoraŭ estas veka?
كلمات أغنية عشوائية
- greg nice - get it get it كلمات أغنية
- ferius - god & satan كلمات أغنية
- silvina moreno - ¿será una estupidez? كلمات أغنية
- shawn chrystopher - position كلمات أغنية
- smitea - untitled friends كلمات أغنية
- gambi - hess كلمات أغنية
- piccoli cani squadra - semini كلمات أغنية
- waving the guns - m-i-doppel-l-i-dance كلمات أغنية
- cypress hill - just another victim [tazz] كلمات أغنية
- christopher hari - wyvern كلمات أغنية