
martin & la talpoj - la princino كلمات أغنية
[teksto de “la princino” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
ŝi naskiĝis en trankvila urbeto
sed fuĝis al metropol’
dum la serĉado de pli bonaj eblecoj
kariero, kaj gaja fol’
kaj eble eĉ atendus ŝin
la fortuno de am’
[rekantaĵo]
kaj la princino la princon gajnas
finiĝas bone, jes tiel ŝajnas
sub la lumo de gvidanta stelo
eterne feliĉaj, en la fabelo
[strofo 2]
kaj ŝiaj revoj fariĝis la vero
nova vivo, kaj nova nom’
ŝi staras pinte de la kariero
kun bona edzo, kaj bela dom’
kaj du infanoj ĉarmaj
ludas en la ĝarden’
[rekantaĵo]
kaj la princino la princon gajnas
finiĝas bone, jes tiel ŝajnas
en la lando de lakto, kaj mielo
eterne feliĉaj, en la fabelo
[strofo 3]
jam la miraklo estas olda refreno
kaj ĉiu tago estas la sam’
nun ili urĝe bezonas naĝbasenon
ĉar la najbaroj ja havas jam
kaj pli moderna aŭto
estus agrable, ĉu ne?
[rekantaĵo]
kaj la princino la princon gajnas
finiĝas bone, jes tiel ŝajnas
ĉe la adreso “sepa ĉielo”
eterne feliĉaj, en la fabelo
[strofo 4]
nun li laboras tro multe
kaj ŝi infanvartas plej
li estas mastro de l’ garaĝo
ŝi de la kuirej’
[rekantaĵo]
kaj la princino la princon gajnas
finiĝas bone, jes tiel ŝajnas
en hejm’ perfekta, kvazaŭ hotelo
eterne feliĉaj, en la fabelo
[eliro]
kaj la princino la princon gajnas
finiĝas bone, jes tiel ŝajnas
kun la skeletoj kaŝitaj en la kelo
eterne feliĉaj, en la fabelo
eterne feliĉaj, en la fabelo
eterne feliĉaj, en la fabelo
كلمات أغنية عشوائية
- unknown artist - eh, byila, ne byila كلمات أغنية
- saltyxa - b2b كلمات أغنية
- culture - one and only كلمات أغنية
- slyrex - mula كلمات أغنية
- last titans - everybody كلمات أغنية
- survivors - fuertes كلمات أغنية
- happyppl - timon squared كلمات أغنية
- blackthorn - gorgon the ascendant كلمات أغنية
- jonathan roy - mr. optimist blues كلمات أغنية
- all hail prophet - nothing new كلمات أغنية