marĉela (ita) - jam morgaŭ lyrics
[teksto de “jam morgaŭ” ft. marĉela]
[strofo 1]
diru kiel longe viaj piedoj
la nudan grundon jam ne tuŝis plu
kaj tagojn, jarojn ili paŝis
sur la asfalta kaj betona flu’
nun kuŝas jen finfine en la sablo
laŭeble plej profunde via pland’
la maro post_en_fluas viajn spurojn
glatiĝas ĉirkaŭ vi la tuta strand’
[strofo 2]
kaj jam morgaŭ, morgaŭ jam, la mara sepo
el kiu venis iam ĉia viv’
malbone kuracitajn batojn, vundojn
al ĉiuj lavos, puŝos al fordriv’
foren ŝovos ĉion ĝis ĉi momento
estantan centro de ĉia aktiv’
[strofo 3]
kiel longe vi dum lunaj noktoj
dum ŝtormoj volis krii al la mar’
kiel en antikvo la kantistoj
kutimis ofte laŭ defia far’
sufoke ventofrapoj jam efikas nun
puŝas vian krion al silent’
reprenas ĝin tuj poste el la gorĝo
kaj ĝin disŝiras poste dum moment’
[strofo 4]
sed jam morgaŭ, morgaŭ jam, estos tempesto
kaj komuna kaj kuraĝa dolor_skand’
pri tio, kio ĉiujn dolorigas
ne rompos la makzelojn ŝtormo_grand’
sеd la voĉojn, ĉies voĉojn, pelos
aŭdeblaj tra la tuta vasta land’
sеd la voĉojn, ĉies voĉojn, pelos
aŭdeblaj tra la tuta vasta land’
كلمات أغنية عشوائية
- johnny clegg - cruel crazy beautiful world lyrics
- jon spencer blues explosion - she said lyrics
- johnny clegg - life is a magic thing lyrics
- jon spencer blues explosion - give me a chance lyrics
- johnny clegg - i call your name lyrics
- jon spencer blues explosion - fuck shit up lyrics
- johnny clegg - thamela - die son trek water lyrics
- jon spencer blues explosion - get down lover lyrics
- jon spencer blues explosion - sticky lyrics
- jon spencer blues explosion - full grown lyrics