manŭel (ita) - pluvas كلمات الأغنية
[teksto de “pluvas” ft. manŭel]
[strofo 1]
mil violonoj ludataj de l’ vento
ĉiuj koloroj de l’ ĉielarko
kuniĝas formi pluvon arĝentan
sed pluvas, pluvas sur nian amon
[rekantaĵo]
„ciao, ciao, bambina”, ankoraŭ kison
poste por ĉiam mi perdos vin
kiel fabelo, amo transiras
ekzistis iam, jam nun ne plu
[strofo 2]
kio nun tremas sur viaj vangoj?
ĉu pluvo, larmoj? klarigu al mi
mi volus trovi esprimojn novajn
sed, sub la pluvo, ploras kun vi
[rekantaĵo]
„ciao, ciao, bambina”, nun ne turniĝu
mi volus diri: restu kun mi
sed mi ne trovas la taŭgajn vortojn
dum pluvas, pluvas sur nian amon
[interludo]
„ciao bambina!”
„ciao, amore mio!”
mi amas vin, ne forgesu!
[instrumenta]
[strofo 3]
kio nun tremas sur viaj vangoj?
ĉu pluvo, larmoj? klarigu al mi
mi volus trovi esprimojn novajn
sed, sub la pluvo, ploras kun vi
[rekantaĵo]
„ciao, ciao, bambina”, nun ne turniĝu
mi volus diri: restu kun mi
sed mi ne trovas la taŭgajn vortojn
dum pluvas, pluvas sur nian amon
dum pluvas, pluvas sur nian amon
كلمات أغنية عشوائية
- larry fleet - daddy don't drink كلمات الأغنية
- clover bish - sí soy mujer كلمات الأغنية
- yotsuno - brume d’amour كلمات الأغنية
- togod - a corda كلمات الأغنية
- модест мусоргский (modest mussorgsky) - field marshal كلمات الأغنية
- mat duo - daywalkah كلمات الأغنية
- caos & soto - caos y soto vomitando cosas sin sentido en una base كلمات الأغنية
- tc b1ly - can't let go كلمات الأغنية
- fairouz - فيروز - ana la habibi - أنا لحبيبي كلمات الأغنية
- dxqwer - hors كلمات الأغنية