
manŭel (ita) - kvazaŭ kolombo blanka كلمات أغنية
[teksto de “kvazaŭ kolombo blanka” ft. manŭel]
[strofo 1]
mi vekiĝas frumatene
je l’ aŭroro en ĉiel’
bonvenigas, ĝojoplene
tagon sub la bona stel’
[strofo 2]
kelkaj birdoj jam ekpepas
dum de floroj la parfum’
min karesas kaj anoncas
la revenon de la sun’
[rekantaĵo]
kvazaŭ kolombo blanka
flugas mi super kampar’
kvazaŭ kolombo blanka
preter la montoj kaj mar’
kun mia esper’, kun mia liber’
[strofo 3]
mi imagas, ke mi flugas
en vojaĝ’ de poezi’
vidas mi la tutan mondon
per mirakla fantazi’
[rekantaĵo]
kvazaŭ kolombo blanka
flugas mi super kampar’
kvazaŭ kolombo blanka
preter la montoj kaj mar’
kun mia esper’, kun mia liber’
[strofo 4]
mi vekiĝas frumatene
je l’ aŭroro en ĉiel’
bonvenigas, ĝojoplenе
tagon sub la bona stel’
[strofo 5]
mi imagas, ke mi flugas
en vojaĝ’ de poеzi’
vidas mi la tutan mondon
per mirakla fantazi’
[strofo 6]
enkaĝigi oni provis
vane, la spiriton mian
sed ĝi ĉiam ĉenojn rompis
savis la liberon sian
[rekantaĵo]
kvazaŭ kolombo blanka
flugas mi super kampar’
kvazaŭ kolombo blanka
preter la montoj kaj mar’
kun mia esper’, kun mia liber’
[rekantaĵo]
kvazaŭ kolombo blanka
flugas mi super kampar’
kvazaŭ kolombo blanka
preter la montoj kaj mar’
kun mia esper’, kun mia liber’
kun mia esper’, kun mia liber’
kun mia esper’, kun mia liber’
kun mia esper’, kun mia liber’
kun mia esper’, kun mia liber’
kun mia esper’, kun mia liber’
kun mia esper’, kun mia liber’
كلمات أغنية عشوائية
- bex - unseamed كلمات أغنية
- רבקה זוהר - kinat ya'akov - קינת יעקב - rivka zohar كلمات أغنية
- melodyx_o - y do i feel this way كلمات أغنية
- kid kambry - canzone bella كلمات أغنية
- 147unique - teufel oder engel كلمات أغنية
- mads paige - crawl كلمات أغنية
- deadcitizen - im so tried كلمات أغنية
- pluto mvrz - friday كلمات أغنية
- satelo - mil amaneceres كلمات أغنية
- babybalmainn - blakka كلمات أغنية