lou harrison - la koro sutro lyrics
om
gloron al la beata saĝo pluirinta
la avalokiteŝvara n-bla, bodhisatvo, moviĝinte en praktiko de la saĝo pluirinta, vidis ke malplenas laŭnature la kvin agregatoj
jen, ho ŝariputro, form’ malplenas, kaj malpleno formas mem; malplen’ je formo ne disiĝas, formo ne disiĝas je malpleno. kio formas ajn, malplenas tio; kio ajn malplenas, formas tio. same sento kaj percepto, la impulsoj kaj konscio
jen, ho ŝariputro, ĉiuj darmoj havas signon de malpleno; ili ne kaŭziĝas, ne haltiĝas; ne malpuras, ne puriĝas; ne mankemas, ne kompletas
tial, ŝariputro, en malpleno estas ne la formo, ne la sento, ne percepto, ne impulsoj, ne konscio; ne okul’, orelo, nazo, lango, korpo
menso; ne la formo, son’, odoro, gusto, tuŝo, penso; ne vidaĵo, tiel plu ĝis ne mensaĵo; ne malklero, ne malkle’forigo kaj plu tiel ĝis ne maljuniĝ’morto; ne la maljuniĝforigo, mortforigo; ne la suferado, devenado, haltigado, vojo; ne kompreno, ne atingo, neatingo
tial, ŝariputro, bodhisatvo vivas. pro neatingo kaj fidinte al la saĝo pluirinta, bodhisatvo senbara koro vivas. li, senbaran koron posedante, sentimulo kaj falsecvenkinto. fine nirvan’ subteniĝinto
ĉiuj budhoj triepokdevenaj, la fidintaj al la saĝo pluirinta, plenvekiĝas al la plej perfekta ilumino
sciu, do: la saĝo pluirinta estas eminenta mantro, grandascia mantro, la plej alta mantro, senkompara mantro, mildigil’ de ĉia suferado, senfalseca vero! per la saĝo pluirinta jen la mantro eldiriĝas:
gate, gate, paragate, parasamgate, bodhi, svaha
كلمات أغنية عشوائية
- david gilmour - on an island - live at pompeii lyrics
- mortsubite - renuncia lyrics
- ulises bueno - el cristo de magdalena lyrics
- t mu$y - i got that drip lyrics
- the nat king cole trio - lester leaps in lyrics
- ted egan - john flynn lyrics
- petulance - my absence lyrics
- medicine man - 1000 miles away from you lyrics
- juzo - memories ii lyrics
- erin bode - out of time lyrics