
la perdita generacio - sub fortepiano en kiev' كلمات أغنية
mensogis mi al mi mem
nur iom por forigi la timon
por interhoma konem’
por ekforgesi la limojn
do, ni kuŝiĝis sur plank’
sub fortepiano en kiev’
eble logitaj al danc’
certe ĝuigaj de l’ tie’
repensis mi pri ŝakludad’
kiel komuna lingvo ŝajnis
antaŭesperanta serenad’
kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
gardisto ekkriis: “for!
la respektindajn klientojn vi ĝenas!
kantu en silenta ĥor’”
gardismo, kion ĝi tenas?
ja, komuna malamik’
ofte kunigas homgrupon
okazis ankaŭ al ni
ĉielarkkolora pactrupo
eble ekĉesis en ni
tiam la malvarman militon
sur stranga ŝipo de ebri’
pagantaj kies profiton?
pagantaj kies profiton?
pagantaj kiеs profiton?
ĉu ni mensogis ĉiuj kvar
ke ni ne dеvus disiĝi
sub mezeŭropa stelar’
la fremduleco faliĝis
eble falis kun ĝi
la mondo kiun ni komprenas
post la muroj nur ekzistas ni
ĉu karesos ni kio alvenas?
ĉu karesos ni kio alvenas?
karesos ni kio alvenas…
https://lyricstranslate.com
كلمات أغنية عشوائية
- dog hotel - one way ticket كلمات أغنية
- nattan - surra de amor كلمات أغنية
- antoni banah - pale كلمات أغنية
- muhammad hafiz - a message (voice memo) كلمات أغنية
- lubalin - internet drama part 6 (can u get pregante?) كلمات أغنية
- slkrack - black queen كلمات أغنية
- todd bangz - eternal gain كلمات أغنية
- tms tystar - competition كلمات أغنية
- pear gang - just chillin كلمات أغنية
- notpm - last paradise كلمات أغنية