
kore (fra) - pro lucifer' كلمات أغنية
[teksto de “pro lucifer'” ft. kore]
[preludo]
lucifer’
[strofo 1]
pro tia sento, jen suferas mi
en mia esto naskiĝas la sufer’
per kia sorto ĝin forturnos mi?
kiel kaptito kiu sopiras al esper’
[strofo 2]
pro ia vundo ene funde de mi
ve, jam denaske ŝvebas la mister’
per kia vorto ĝin konfesos mi
kiom da temp’ daŭros tiu infer’
[strofo 3]
miaj plej infanaj foraj sonĝoj
nokte, ŝire bruis ĉiam pli
raŭke kriĉegis mia voĉo
ŝvite, demone renaskiĝis mi
[strofo 4]
en hor’ de pleja medicin’
per kuracil’ ĉu eblas la liber’?
mil kuracistoj jam prizorgis min
ho ne, neniu flegas mian mizeron
[strofo 5]
miaj plej infanaj foraj sonĝoj
nokte, ŝire bruis ĉiam pli
raŭke kriĉegis mia voĉo
ŝvite, demone renaskiĝis mi
[rekantaĵo]
jen histori’
mi freneziĝu
jen histori’
mi freneziĝu
jen histori’
mi freneziĝu
jen histori’
ĉi besto alvokas min, je!
mi ŝatus for_memi, ŝatus for_memi
[strofo 6]
temas pri ena psika fajro
kiu interne voras min
en mia vivo, nur koŝmaro
iom post iom plenigas min
[strofo 7]
kial ne ĉion halti?
mi ja sopiras al liber’
tiel ne plui, kaj for_memi
plej fore de lucifer’
[gitarsoloo]
[rekantaĵo]
pro lucifero
pro lucifero
jen histori’
jen histori’
jen histori’
jen histori’
[postludo]
pro lucifero
كلمات أغنية عشوائية
- alabama - katy brought my guitar back today كلمات أغنية
- oratorio - apua! كلمات أغنية
- bob dylan - froggie went a courtin' كلمات أغنية
- alabama - keepin' up كلمات أغنية
- incredible string band - cousin caterpillar كلمات أغنية
- bob dylan - love henry كلمات أغنية
- cypress hill - no entiendes la onda (how i could just kill a man) كلمات أغنية
- alabama - louisiana saturday night كلمات أغنية
- oppressor - genocide كلمات أغنية
- cypress hill - no rest for the wicked كلمات أغنية