
kjara - mozaiko كلمات أغنية
[teksto de “mozaiko” ft. kjara]
[strofo 1]
purpur’ kaj blu’
verd’ arbara, kupra
kaj ruĝa venecia
angul’, vidpunkt’
kaj perspektivo varianta nun
ni malfidemas tiel forte
kaj timeme pri la estontec’
vide al vi
retrovas parton eĉ mi
de mondo kiu daŭras plu
jen mozaiko floras
[refreno]
ni estas la parto plej bona de nia universo kiu ŝajnas disfali
ni estas la salto kiu brulas l’ asfalton kaj lasas polvon surtere
jen kunpartigo, jen mia mantro de amo
memorigindas livido rakonta, vive verkenda kaj kune
[strofo 2]
jen alkemio de ekvilibroj
ruĝfadene ire sur la voj’
vide al vi
retrovas parton eĉ mi
dе mondo kiu daŭras plu
jen mozaiko floras
mozaiko floras
jen mozaiko floras
jen mozaiko
[refreno]
ni еstas la parto plej bona de nia universo kiu ŝajnas disfali
ni estas la salto kiu brulas l’ asfalton kaj lasas polvon surtere
jen kunpartigo, jen mia mantro de amo
memorigindas livido rakonta, vive verkenda kaj kune
[instrumenta]
[strofo 3]
kontraŭvalore dum tago disfala
predo fariĝanta ĉasanto
herbej’ disflora eĉ ekstersezona
jen kunpartigo kaj persistemo
[eliro]
krias mia mantro kaj ripet_ripete
krias mia mantro kaj ripet_ripete
krias mia mantro kaj ripet_ripete
kaj krias mia mantro kaj ripet_ripete
krias mia mantro kaj ripet_ripete
krias mia mantro kaj ripet_ripete
kaj krias mia mantro
كلمات أغنية عشوائية
- rienne (singer) - try again كلمات أغنية
- muze sikk - the last september كلمات أغنية
- la adictiva banda san josé de mesillas - tres botellas كلمات أغنية
- svarttjern - where there is lust كلمات أغنية
- ямаугли_yamaugli - ятрек كلمات أغنية
- soulbliss - love song كلمات أغنية
- lil al gore - lil al gore كلمات أغنية
- woodes - staring at the fire كلمات أغنية
- lil happy lil sad - oh no كلمات أغنية
- bby goyard - symbiote كلمات أغنية