
kjara - lasu min plukanti كلمات أغنية
[teksto de “lasu min plukanti” ft. kjara]
[strofo 1]
jen fajro brulanta
en mia vivo
vundas ĝi morde
iam varmigas
mi ĝin bezonas
por min senti viva
kvankam foje
vere malfacilas
ofte mi malŝparis tempon
pri detaloj tre tre etaj
ofte spertis venton frostan
inter miaj haroj
[refreno]
lasu min plukanti
kaj per plenaj pulmoj
ĉi_melodion
kreantan nun pasion
mia voĉo venas
ritme, kontraŭtempe
por surprizi kaj
por ŝanĝi la etoson
[strofo 2]
jen puto profunda
tenanta surfunde
miajn erarojn
miajn mispaŝojn
mi volas klopodi
ree retrovi
ĉiujn aferojn
kiuj valoras
ofte mi malŝparis tempon
por klopodi ŝanĝi min mem
tiu tempo pelas for
ĉian malamon
[refreno]
lasu min plukanti
kaj per plenaj pulmoj
ĉi_melodion
kreantan nun pasion
mia voĉo venas
ritmе, kontraŭtempe
por surprizi kaj
por ŝanĝi la etoson
[strofo 3]
simpla alĥеmio
kaj turniĝas kapoj
aŭdu baton de
la manoj se en plio
flugas nun la kanto
kore esperanto
kreskas ene movas
ĉiun mian senton
movas ĉiun mian senton
[instrumenta]
[refreno]
lasu min plukanti
kaj per plenaj pulmoj
ĉi_melodion
kreantan nun pasion
mia voĉo venas
ritme, kontraŭtempe
por surprizi kaj
por ŝanĝi la etoson
[eliro]
simpla alĥemio
kaj turniĝas kapoj
aŭdu baton de
la manoj se en plio
flugas nun la kanto
kore esperanto
kreskas ene movas
ĉiun mian senton
movas ĉiun mian senton
movas ĉiun mian senton
كلمات أغنية عشوائية
- jessica teaming - beg for me كلمات أغنية
- nargis aulia - call me selfish كلمات أغنية
- mata - ćwierć wieku كلمات أغنية
- behzad leito - shabe concert كلمات أغنية
- greater vision - forgiven by the lord كلمات أغنية
- hotwax - tell me everything's alright كلمات أغنية
- deha inc. - onun clickleri fake* كلمات أغنية
- liltagliagole - cosastofaceno كلمات أغنية
- anticraisis consort - industrias radioactivas كلمات أغنية
- natalie holzner - samstagabend كلمات أغنية