
kajto - la granda kermeso كلمات أغنية
[teksto de “la granda kermeso” ft. kajto]
ni venis en mondon, hazarde, pasie
ni tute ne trudis nin por la eniro
la viv_karuselo nin svingas ebrie
kaj lasas nin sobre sur brua foiro
ni flugas senzorge tra tempo junula
ni plugas tra aĝo matura, regula
la jaroj severe tik_tak_inventaras
ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras (ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras)
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
ni lasas la mondon, hazarde, hezite
nur kelkaj petegas pli baldaŭ eliri
tumulto de la tagoj silentas subite
finita la streĉo sukcesojn aspiri
jam vanas subiĝi al novaj postuloj
rikanas dubemo, sardonaj speguloj
sed floro velkinta plensence odoras
pasintajn somerojn ni milde memoras (pasintajn somerojn ni milde memoras)
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
كلمات أغنية عشوائية
- johan lenox - pretender كلمات أغنية
- vso - hollywood motel كلمات أغنية
- roberta miranda - mistério كلمات أغنية
- fredked sambriu - skeci (feat. paco andrade) كلمات أغنية
- tepki - ghetto كلمات أغنية
- napoli milionaria - treno كلمات أغنية
- produkt - killers pain كلمات أغنية
- sadstation - faço tudo errado كلمات أغنية
- bakers eddy - good decisions كلمات أغنية
- danimar - camarote da brahma كلمات أغنية