![kalimah.top](https://kalimah.top/extra/logo.png)
jomart kaj natasa - delonge lyrics
delonge vivas mi trankvile
surprizojn jam ne havas mi
kaj preskaŭ mi humilas
pri viva ironi’
mi havas grizkoloran veston
por ĉiutage vesti min
kaj malproksime estas
de grizaj tagoj fin’
mi jam delonge ne donacis
al iu ruĝajn florojn, sed
espero min kuracas
subtenas sole kred’
mi jam delonge ne donacis
al iu ruĝajn florojn, sed
espero min kuracas
subtenas sole kred’
mi scias en la mondo estas
koloro nigra de malĝoj’
pli ofte ĝin ol festojn
renkontis mi en voj’
jen vintra vojo, jen somera
mi preskaŭ meze estas nun
min gvidas nur espero
nur verda, verda lum’
mi jam delonge ne donacis
al iu ruĝajn florojn, sed
espero min kuracas
subtenas sole kred’
mi jam delonge ne donacis
al iu ruĝajn florojn, sed
espero min kuracas
subtenas sole kred’
mi jam delonge ne donacis
al iu ruĝajn florojn, sed
espero min kuracas
subtenas sole kred’
mi jam delonge ne donacis
al iu ruĝajn florojn, sed
espero min kuracas
subtenas sole kred’
delonge vivas…
((delonge vivas…))
كلمات أغنية عشوائية
- mafyk ybludok - mafyk lyfestyle/feeling flow worldwide lyrics
- rumahsakit - don’t go lyrics
- shank - salute (remix) lyrics
- denzel wilson - sofrito lyrics
- luisaker - el padrino lyrics
- lost to the void - deadweight lyrics
- serenity2k - bladerunner lyrics
- rafael berrio - este álbum lyrics
- coco o. - watching the news lyrics
- minor lift - hollow lyrics