ĵak le puil - tion neniam vidis mi كلمات الأغنية
[teksto de “tion neniam vidis mi” ft. ĵak le puil]
[strofo 1]
mi venis hejmen en vesper’
post drinketo de vin’
ĉevalon trovis en la stal’
kaj mi ne konis ĝin
mi tial petis de l’ edzin’
kiu en la stal’
ĉi beston lokis sen skrupul’
anstataŭ mia ĉeval’?
ŝtopiĝis jam via okul’
vi drinkis tro da vin’
‘stas nur bovin’ por la melkad’
ĝin donis la patrin’
mi faktojn strangajn konis, eĉ
stultulojn kun premi’
sed selon sur iu melkobest’
neniam vidis mi
mi venis hejmen en la nokt’
post drinketo de vin’
felt_ĉapon vidis ĉe la hok’
mi ne rekonis ĝin
mi tial petis de l’ edzin’
kiu nova model’
de ĉapo pendas tie ĉi
anstataŭ mia ĉapel’?
ŝtopiĝis jam via okul’
vi drinkis tro da vin’
‘stas nur malnova kaserol’
ĝin pruntis la avin’
mi faktojn strangajn konis mem
eĉ kapojn de simi’
sed kaserolon nur el felt’
neniam vidis mi
la postan nokton en la dom’
post drinketo de vin’
sur seĝo kuŝis pantalon’
mi tuj rimarkis ĝin
mi tial petis de l’ edzin’
kies pantalon’
ĉi_tie kuŝas sur la seĝ’
anstataŭ mia kalson’?
ŝtopiĝis jam via okul’
vi drinkis tro da vin’
ĝi estas nur nigra ĉifon’
ĝin lasis najbarin’
mi faktojn strangajn konis jes
eĉ h0m_jn kun mani’
sed iun zipon sur ĉifon’
neniam vidis mi
alvenis mi en frumaten’
post drinkado de vin’
kaj vidis kapon sur kusen’
ĝi ne similis min
mi tial petis de l’ edzin’
kiu ‘stas tiu knab’
jen kiu kuŝas en la lit’
ne ŝajnas mia kap’
ŝtopiĝis jam via okul’
vi drinkis tro da vin’
ĝi estas nur dika melon’
ĝin portis la onklin’
mi vidis or_medalojn pro
spert’ en agronomi’
sed jam lipharojn sur melon’
neniam vidis mi
كلمات أغنية عشوائية
- bigg joos - cream كلمات الأغنية
- trespassers william - just like this - disinterested remix كلمات الأغنية
- reef loretto - pray to the king كلمات الأغنية
- the hollies - sorry suzanne (1993 stereo remix) كلمات الأغنية
- japiro - grape juice كلمات الأغنية
- alerta zero - vuelve mi amor كلمات الأغنية
- memory tapes - real love كلمات الأغنية
- jhnovr - emotion كلمات الأغنية
- oovee - free spirits كلمات الأغنية
- andre nickatina - i'm a junkie كلمات الأغنية