
inspiro - fermita urbo كلمات أغنية
[teksto de “fermita urbo” ft. inspiro]
[strofo 1]
la fermita urbo loganta
estas vi por mi
kiel ĉarma, kiel floranta
suna imperi’
bela, kiel papilio
dum la varmsomer’
la fermita urbo de l’ tener’
[strofo 2]
la fermita urbo loganta
estas vi por mi
kiel festa, kiel kantanta
gaja sunradi’
aŭ dum tago, aŭ vespere
mi rimarkas, ke
mi sinĝenas vin malfermi, ve!
[strofo 3]
en la sonĝoj nur
ne timas hom’ malfermi sin
nur en sonĝ’ konfesas l’ kor’
mi amas vin
[instrumenta]
[strofo 4]
la fermita urbo loganta
estas vi por mi
pli enigma, pli ol la vanto
pli ol simpati’
pulsas sango, l’ kap’ turniĝas
ekhaltiĝas temp’
dum tra l’ koro paŝas la printemp’
[strofo 5]
la fermita urbo loganta
estas vi por mi
koro dronas en la fluanta
arda fantazi’
ĉu l’ kor’ portus al rivero
aŭ, ve, al metro’
se nur mi similus al heroo?
[instrumenta]
[eliro]
la fermita urbo loganta
estas vi por mi
la fermita urbo loganta
estas vi por mi
la fermita urbo loganta
estas vi por mi
la fermita urbo loganta
estas vi por mi
la fermita urbo loganta
estas vi por mi
la fеrmita urbo loganta
estas vi por mi
la fermita urbo loganta
estas vi por mi
كلمات أغنية عشوائية
- tomato n' pine - キャプテンは君だ! (captain wa kimi da!) كلمات أغنية
- кору (koru) - heaven كلمات أغنية
- bowling for soup - hoy va a ser un gran día كلمات أغنية
- deadpeace - você كلمات أغنية
- killedboy - young blood كلمات أغنية
- جورج وسوف - ya nougoum el lail - يا نجوم الليل - george wassouf كلمات أغنية
- nodance (노땐스) - 달리기 (running) كلمات أغنية
- mass $cott - freedom? كلمات أغنية
- psycho rhyme - nabíhej كلمات أغنية
- beescus - белый жемчуг (white pearl) كلمات أغنية