
barok-projekto - la plej bona ĉasisto كلمات أغنية
anjanga’ (anhangá 1), potenca protektanto de la n-bla arbar’,
ĉieestanta okulo kiu zorgas niajn fratajn bestojn.
mi petas vian permeson
por kapti nian nutraĵon.
ĝi uzas sian agreson
kiel ilon por akiri kuraĝon.
mi disdividos ĉiun pecon kun miaj sangogefratoj.
fortecon de l´ ĉasaĵo fortigas ĉiu indiĝena anim’.
bestan animon dioj alvokas
sed ĝia karno ĉi tie restas.
sur la restaĵoj la ŝimo kreskas,
do patrintero nutraĵon ja sorbas.
besto fuĝas turmentata.
jen ĝi falas kaj stariĝas.
mi cele kuras, malantaŭ ĝi.
kurante, ĝi timas pri sia destin’.
tra arbaro ĝi sin kaŝas,
ĝi ja estas ruza besto.
akran lancon do mi ĵetas.
jen nutraĵo. ni havos feston!
mi estas jaŭara (yawara 2),
filo de ĵagŭaresa’ (jaguaressá 3).
mi estas la plej bona ĉasisto
en tuta arbar’.
كلمات أغنية عشوائية
- mobb deep - blood money كلمات أغنية
- mos def - quiet dog كلمات أغنية
- diana krall - everytime we say goodbye كلمات أغنية
- peter bjorn and john - the trap's my trip كلمات أغنية
- third eye blind - can you take me كلمات أغنية
- ronan keating - wild mountain thyme كلمات أغنية
- flyleaf - do you hear what i hear كلمات أغنية
- trey songz - i ain't playing كلمات أغنية
- max b - letter to stack bundles كلمات أغنية
- jars of clay - i'll fly away كلمات أغنية